La arkiatro (aŭ arkiatra, el la malfrua latino archiatrus aŭ archiater, siavice el la antikva greka “ἀρχίατρος (arkìatros), kombinita per “ἀρχ” indikanta la ĉefon kaj “ἰατρὸ” (kuracisto), estas la precipa kuracisto.
Kortega termino, ĝi estas ankoraŭ uzata por la persona kuracisto de la papo (vidu sube).
Dum la klasika periodo li estis la precipa kuracisto de la suvereno. Palaca arkiatro estis la oficiala titolo de la persona kuracisto de la imperiestro.
Popolaj arkiatroj en la Romio kaj en la okcidenta mondo, estis speco de kuracistoj kiuj senpage kuracis la popolon foje komisiite de la aŭtoritatoj.
En Mezepoko ofte la precipa kuracisto de la papo estis juda medicinisto de la roma juda komunumo.
Nune la papa arkiatro estas medicinisto Patrizio Polisca.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arkiatro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.