Argentina Díaz Lozano (naskiĝis la 15-an de decembro 1912(nun 1912-12-15) en Santa Rosa de Copán, Honduro, mortis la 13-an de aŭgusto 1999 en Tegucigalpo, Honduro) estis hondura roman-verkistino kaj ĵurnalistino.
Ŝia naskiĝnomo estis Argentina Bueso Mejía. Kiam ŝi edziniĝis kun Porfirio Díaz Lozano, ŝi prenis siajn du literaturajn nomojn.
Argentina Díaz Lozano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Argentina Díaz Lozano | |||||
Naskiĝo | 15-an de decembro 1912 en Santa Rosa de Copán | ||||
Morto | 30-an de novembro 1998 (85-jaraĝa) en Tegucigalpo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Honduro vd | ||||
Alma mater | Universitato de San Carlos de Gvatemalo • Academy of the Holy Names vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Manuel Bueso Pineda vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • homrajta aktivulo • diplomato • sufrageto vd | ||||
Aktiva dum | 1930– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Argentina, estis filino de entreprenisto Manuel Bueso Pineda kaj sinjorino Trinidad Mejía Perdomo, elementa instruistino. Ŝia primara edukado estis realigita en la lernejo de Maria Auxiliadora Tegucigalpo en Honduro; inter 1925-1928 ŝi ricevis la ekvivalenton de la nivelo de sekundara eduko en Holly Name Academy, en Tampo, ŝtato de Florido (Usono), ŝi tiam kompletigis universitatajn studojn en la Universitato de San Carlos de Gvatemalo, diplomiĝante kiel ĵurnalistino. Ŝi edziniĝis unuafoje en 1929, en la aĝo de 17 jaroj kun Porfirio Díaz Lozano, komerca eksperto, kun kiu ŝi havis kvar gefilojn: Walter, Tatiana, Mimí kaj Rubenia.
Ŝia verko enhavas elementojn de malfrua romantikismo, kiu estis priskribita kiel “novprimitiva kaj poezia samtempe”. Eble ŝia plej konata libro estas la historia romano Mayapán, vaste tradukita kaj kun multnombraj eldonoj. Ŝi estis la sola centramerika virino oficiale agnoskita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo (1970).
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Argentina Díaz Lozano en la hispana Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Argentina Díaz Lozano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.