La Alach-altebenaĵo (germane Alacher Höhe) troviĝas okcidente de la urbocentro de Erfurto, en la Turingia Baseno, kaj invitas al biciklado en la direkto de Altebenaĵo Fahner.
Science vidite eĉ la Katedralmonteto de Erfurto estas parto fora de tiu ĉi altebenaĵo.
Altebenaĵo de Alach | ||||
---|---|---|---|---|
Ebenaĵo | ||||
monto [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
Federacia lando | Turingio | |||
Supermara alteco | 328,8 m ü. NHN [+] | |||
Koordinatoj | , 10° 55′ 41″ O 51.000110.928151° 0′ 0″ N, 10° 55′ 41″ O | |||
| ||||
Altebenaĵo de Alach | ||||
Hodiaŭ ĝi estas senarbara kaj deklivis softe orienten al la rivero Gera, norden al la valo de la rivereto Weißbach kaj suden al la valo de la Schmira-rojo. Okcidente de la altebenaĵo fontas la rivero Nesse. La pinto de la altebenaĵo estas de 328.8 metroj, do ĉ. je 150 metroj super la talvego de la najbara Gera-valo.
Ĉe la rando respektive sur la altebenaĵo troviĝas la vilaĝoj Alach, Schaderode, Salomonsborn, Marbach kaj Bindersleben, kiuj ĉiuj apartenas al Erfurto. Ankaŭ la Flughaveno Erfurt-Weimar estas ĉe la altebenaĵo. Sudokcidente la flankaĵo etendiĝas ĝis la malnova urbocentro.
Ĉe Salomonsborn la kampo- kaj stratonomo Ĉe la ventmuelejo atestas la ekziston de almenaŭ unu tia muelejo. La aŭtoŝoseo nr. 71 krucas la altebenaĵon per longa kurbo ĝis la aŭtostrata kruciĝo Binderslebener Kreuz.
La altebenaĵo iam havis strategian gravecon. Kie estas nun la zono flughavena estis reduto nomita Schwedenschanze, datumanta de la Tridekjara milito. Tie troviĝis ankaŭ la grava Monaĥeja bieno Alach.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Altebenaĵo de Alach, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.