Alera estas distrikto de la municipo Sádaba, en la nordokcidento de la komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo, de la regiono Aragono, en Hispanio.
Alera | |||
---|---|---|---|
populacia kerno | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | , 1° 21′ U 42.30835-1.3535642° 19′ N, 1° 21′ U [+] | ||
Alto | 410 m [+] | ||
| |||
| |||
La placo estas en la centro de la urbo kaj tie estas la paroka preĝejo.
Ĝi estas je distanco de 100 km de Zaragozo, situante je altitudo de 387 m. En 1991 ĝi havis populacion de 207 loĝantoj.
Alera estas koloniiga urbeto kreita en 1957, kvankam ĝi ne komencis esti loĝata ĝis 1965 de 86 homoj el Layana, Uncastillo, Luesia kaj Sádaba.
Ĉi tiu urbeto apartenas al municipo Sádaba, de kiu ĝi dependas administracie. La arkitekto José Borobio faris la projekton de la nova koloniiga urbeto.
En 2014, Alera havis proksimume 200 loĝantojn, cifero triobligata dumsomere danke al turismo de gefiloj de la urbeto, kiuj elmigris ĉefe al Zaragozo, Pamplono kaj Donostio, kaj ankaŭ al familia turismo el Eŭskio, pro ĝia proksimeco kun Donostio.
En la paroĥa preĝejo de Santa María troviĝas skulptaĵo de la patrono de la urbo: Sankta Isidro, al kiu oni omaĝas ĉiun 15-an de majo en procesio tra la ĉefaj stratoj de la urbo.
La Sporta Klubo Alera, estas la futbalteamo kaj la nura federacia sporta klubo en la urbo. Ĝi ludas en la dua kategorio en la aragona regiono.
La festoj de la urbo estas la 15-a de majo, en honoro de ĝia patrono San Isidro Labrador (Sankta Isidro Kamparano), kaj dum ili, la ĉefaj aranĝoj estas okazigitaj, kiel la kuradoj kun bovidinoj, la ronda taŭro, dancoj, koncertoj, popularaj tagmanĝoj kaj vespermanĝoj, kaj ankaŭ infanludoj por la etuloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alera, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.