Albert Goodheir: Doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto kaj tradukisto

Albert GOODHEIR () (naskiĝis la 26-an de junio 1912 en Utrecht, Nederlando - mortis la 27-an de decembro 1995 en Glasgovo) estis Nederlandano, loĝinta en Britio, doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto, tradukisto, redaktoro, eldonisto, instruanto, preleganto, membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto, verkinto de poeziaj kaj filozofiaj libroj.

Albert Goodheir
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1912 (1912-06-26)
en Utreĥto
Morto 27-an de decembro 1995 (1995-12-27) (83-jaraĝa)
en Glasgovo
Lingvoj Esperantolatinaanglairlanda
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Subskribo Albert Goodheir
Okupo
Okupo esperantistokuracistoverkistotradukisto
Albert Goodheir: Doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto kaj tradukisto
Albert Goodheir: Doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto kaj tradukisto
vdr


Albert Goodheir: Doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto kaj tradukisto
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.
Albert Goodheir: Doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto kaj tradukisto

Laŭ liaj propraj vortoj, lia vivo "estis iom nekonvencia kaj ne mankis en ĝi varieco." Li estis "interalie instruisto de historio kaj lingvoj, pastro de la Skota Eklezio, farmlaboristo en Skotlando kaj Kostariko, fiŝlaboristo sur la Ŝetlandoj kaj helpflegisto en mensmalsanejo".

Li doktoriĝis en Utrecht en 1938, poste studis teologion en Glasgovo kaj filozofion en Londono. Dum multaj jaroj li servis kiel pastro en la gaela parto de Skotlando; poste li fariĝis kvakero.

Esperantisto ekde 1967, li verkis siajn unuajn poemojn en 1970. Li estis baldaŭ kronita de laŭroj, i.a. en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj fariĝis "aŭtoro de la jaro 1975" ĉe La Patrolo. Sekvis tamen nur tri poemaroj: Merlo sur Menhiro (1974,1979), Enlumiĝo (1987) kaj Nordmara duopo (elektitaj poemoj, kun Rejna de Jong, 1994), sed kun dense riĉa enhavo.

Li verkis monografieton pri la filozofio de Spinozo, Fondita sur Roko (1977), kaj plurajn broŝurojn pri kulturaj, religiaj kaj lingvaj temoj. Li tradukis fekunde kaj bone,

Li redaktis la duan parton (1800-1960) de Angla Antologio (1987). Plejparto de liaj verkoj kaj tradukoj aperis sub lia propra marko Kardo, kiu eldonis pli ol 30 librojn kaj broŝurojn.

En la movado li aktivis multflanke: kiel instruanto per senpaga koresponda kurso en Britio, preleganto rondvojaĝa (1978) kaj kongresa (UK, 1980), unu el la animantoj de Filozofia Asocio Tutmonda, sekretario de la E-societo en Glasgovo, delegito en Glasgovo ekde 1974 kaj poste fakdelegito pri literaturo, redaktoro de Esperanto en Skotlando (1975-95), kaj kiel membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de la Akademio.

En sia poemo Rekviemo, dediĉita al la edzino Filisa, Albert Goodheir mesaĝas ankaŭ al ni: "Iam mi vin lasos kiam haltos la kor', / ĝojo ne forpasos kiam mi estos for."

(Esperanto, marto 1996)

Kopirajtoj

En 2004 Esperanto-Asocio de Britio ricevis de la vidvino de Albert Goodheir neekskluzivajn rajtojn pri ĉiuj verkoj de Albert Goodheir en aŭ pri Esperanto.

Bildaro

Referencoj

Tags:

1912199526-a de junio27-a de decembroAkademio de EsperantoBritioGlasgovoNederlandoUtrecht

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

3-HeksenoLajos ChapponVikipedio4-NonenoCisjordanioMerloMallaviFenetila acetatoAlcoutimFranca respublika kalendaroPierre-Christophe BaguetSmolkovEsperantistoRonald ReaganTokioAmbasadoSmilkov1275Leandro Fernández de MoratínLurcy-LévisAnusa seksumadoHui, Dui kaj LuiAntaŭa vokaloDinastio TangImperioSerio John J. MaloneFluganta SpagetmonstroFerozevalaEvoluhelpoAmpallangHistorio de KanadoTeplýšovice1984 (romano)OperatoroFedro (dialogo)ISNI.mwglubendoKomuna Norma DatumaroListo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojZvěstovRenkontiĝo de Esperantistaj FamiliojLeviloRembrandtMonarkioNaturalismoTaboFenil-acetaldehidoCharlotte Alington BarnardVirina seksa mutiladoDamir MatkovićTalas-EeraMaho-ŝoĝoHinduismoBenzilacetonoAccorFrançois Mitterrand1-a de majoSanĉo PanzoTibor Bakonyi (politikisto)Sudafrika pingvenoOrpesa (stacidomo)Japana lingvoŬIrena (persona nomo)William Shakespeare22-a de februaro🡆 More