Afrihilio, Ni Afrihili Oluga, Ɛl-Afrihili, aŭ simple Afrihili (kodo laŭ ISO 639: afh) estas zona planlingvo proponita de historiisto K.
A. Kumi Attobrah en Ganao en 1970 por esti helplingvo al subsaharaj Afrikaj popoloj kun fonologio, vortprovizo kaj gramatiko bazitaj sur Afrikaj lingvoj, ĉefe bantuaj lingvoj. Internaciaj vortoj estas prenitaj el afrikaj lingvoj por ke ili ne ŝajnu fremdaj.
Afrihilio uzas la latinan alfabeton kun aldonaj literoj ɛ kaj ɔ por specialaj vokaloj.
La substantivoj, kaj nur la substantivoj, samtempe komencas kaj finas per vokaloj. La pluralo estas indikata por inverto de pozicioj de komenca kaj finaj vokaloj. Ĝi havas multajn infiksojn. Ekzemple la vorto kola (labori) povas esti modifita kun duobligo de la fina silabo kaj la sufikso -tu por formi kolalatu (ŝajnigi labori). La forta silabo, ĝenerale estas la dua.
Kupitia kana oluga nutafaulu ɛkana na ɛyiyai lɛrahanoholo.
Ni evoka yɛ kono noho ni amago.
Annis, William S. 2014. "Afrihili: An African Interlanguage." FL-00001F-00, Fiat Lingua, <http://fiatlingua.org>. Web. 2014-04-01.
Attobrah, K. A. Kumi. Ni Afrihili Oluga: The African Continental Language. Accra, Ghana; 2nd ed., 1973. Lib. of Cong. call no. PM8063.A8 1973
The Afrihili Centre. No. 1, 1971. Ni Epengi (La Suno, The Sun). Revuo, Newsletter. Ghana.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrihilio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.