2-Metil-1-Butanolo

2-Metil-1-butanolo estas organika komponaĵo, primara alkoholo kaj senkolora likvaĵo kun maldolĉa akra odoro, nature trovata en fruktoj tiaj kiaj vinberoj, pomoj kaj tomatoj.

2-Metil-1-butanolo
2-Metil-1-Butanolo
Plata kemia strukturo de la
2-Metil-1-butanolo
2-Metil-1-Butanolo
Tridimensia kemia strukturo de la
2-Metil-1-butanolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Sek-butil-karbinolo
  • Aktiva amila alkoholo
  • Metil-butanolo
  • Metil-etil-karbinolo
Kemia formulo
C5H12O
CAS-numero-kodo 137-32-6
ChemSpider kodo 8398
PubChem-kodo 8723
Merck Index 15,6104
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun maldolĉa akra odoro
Molmaso 88.148 g·mol−1
Denseco 0.8152g cm−3
Fandpunkto -117.2  °C
Bolpunkto 127.5  °C
Refrakta indico  1,4104
Ekflama temperaturo 50  °C
Memsparka temperaturo 385  °C
Acideco (pKa) 19.20
Solvebleco Akvo:36 g/L
Mortiga dozo (LD50) 2890 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R10 R20 R37 R66
Sekureco S24/25 S46
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H315, H332, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P312, P321, P332+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  °C kaj 100 kPa)

Ĝi uzatas kiel solvanto kaj peranto en manufakturo de aliaj kemiaĵoj. Ĉar nuntempe benzino konsistas je tre bone kombinita miksaĵo da komponaĵoj, probable estas ke la estonto-generacia brulaĵo ankaŭ estos miksaĵo kaj la kvin-karbona alkoholo 2-metil-1-butanolo, ankaŭ konata kiel aktiva amila alkoholo, eble estos signifoplena komponaĵo.

Antaŭe, 2-metil-1-butanolo estis konsiderata malpli grava produkto trovata en biero, vino kaj aliaj fermentitaj drinkaĵoj. Tio okazis pro la ĉeesto de pluraj enzimoj konataj kiel piruvataj senkarboksilazoj trovataj en gistoj, Saccharomyces cerevisiae, uzataj por fermentado de alkoholaj drinkaĵoj, kelkaj el kiuj kapablas katalizi la senkarboksiligon de 2-keto-acidoj pli grandaj ol la piruvato, ĉefe tiujn 2-keto-acidojn partoprenantajn en la sintezo de branĉohavaj aminoacidoj.

Enzimoj piruvataj senkarboksilazoj konvertas ĉi-2-keto-acidojn en aldehidojn, kiuj tiam reduktiĝas al alkoholoj dum posta etapo uzante la enzimo alkohola senhidrogenazo. Ĝis tiam, la uzo de tiuj pli altaj alkoholoj kiel bio-fuelo ne estis konsiderataj promesplenaj. Neniu raporto estis elmontrinta la troproduktiĝo de 2-metil-1-butanolo ekde la glukozo fare de mikro-organismoj.

La produktado de pli densaj alkoholoj ekde aminoacidaj antaŭuloj en la Escherichia coli finfine elmontris bonan sukceson. Bonaj rezultoj venas el la uzo de la izoleŭcino-biosinteza vojo aparte en la sintezado de la 2-keto-metil-valerato (KMV), kiu poste konvertiĝas al 2-metil-1-butanolo pere de la promesplena 2-keto-acida senkarboksilazo kaj alkohola senhidrogenazo.

Sintezo

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

Tags:

2-Metil-1-Butanolo Sintezo2-Metil-1-Butanolo Literaturo2-Metil-1-Butanolo Vidu ankaŭ2-Metil-1-Butanolo Referencoj2-Metil-1-ButanoloPomoTomatoVinbero

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

T-Rex-Ludo9-a de septembroJulie BindelNamibioPrezo750AnarkioL’ AvaruloAnalogioFrancisko Valdomiro LorenzVoltaireFormorto31-a de decembroBurgo de ŜemiranAgrikulturo en NederlandoJuliana kalendaroListo de fervojaj stacioj en SvislandoVjetnamioAbismo MacoĥaManiĥeoHipofosfita acido16-a de septembroGriza papagoSciencoBelgioListo de fervojaj stacioj en UkrainioMarsejloMaksimumo kaj minimumoÄgidius JaisAfganioAmuzekonomioProvinco BeĵajaEsperanto‑VikipedioManoKomunumo de naciojIsraeloKalkoŝtonoChristian PalustranISO 8601DelicatessenPokeroMonda Boksa OrganizaĵoSeksumadoLatina lingvoHipofosfata acidoTemplo de Mount TimpanogosAmoAKB48UnuĉeluloKaraĉioMeksikoNacia domajno de plej alta niveloAprilo de 2010DAngkor ŬatFakultatoEvaEŭropa UnioHonoriga gradigo200721-a de martoŜakoMistyBrita imperioSUnua Mondmilito🡆 More