Ĉirkaŭfermejo estas la inter du muregoj situanta malfermita arealo, kiu servas al la defendado.Instalaĵoj kiel ĉirkaŭfermejoj estis konstruitaj en mezepoko kaj en la nova epoko por plifortigi burgojn kaj urbomurojn.
La ĉirkaŭfermejo de burgo staras antaŭ la ringmuro kaj estas fermita direkte al la eksterburgejo per dua, pli malalta muro, kiu nomiĝas ĉirkaŭfermeja muro. Kiam la atakantoj sukcesis superigi la ĉirkaŭfermejan muron ili estis encirkligitaj kaj iĝis facilaj celoj por la defendantoj sur la ĉefa muro. La plia enpenetrado estis tial pli malfacila.
La plej multaj ĉirkaŭfermejaj instalaĵoj estis konstruitaj pli poste ĉirkaŭ la pli malnova burgmuro.
La ĉirkaŭfermejo antaŭ urba pordego estas ejo inter la ĉefa pordego kaj antaŭpordego de mezepoka pordega instalaĵo. La urbopordegoj ofte havas la formon de pordega turo. Oni konstruis antaŭ la ĉefa turo duan (tiel nomata instalaĵo de duobla turo), kelfoje ankaŭ trian pordegon. Antaŭ la turomuro oni konstruis duan muron kun antaŭpordego. Atakanto, kiu konkeris la antaŭpordegon estis en la malvasta ejo de la ĉirkaŭfermejo. Ili povas esti venkitaj facile. Simile estas barbakano, kiu havas plian fosaĵon antaŭ la ĉefa muro. La ejo inter la muroj estis en pacaj tempoj ofte uzataj por teni dombestojn aŭ uzata kiel ĝardeno.
La Krak des Chevaliers de la Malta ordeno estas tipa burgo de la krucistoj. Ĉi tie oni jam konstruis tuj post 1170 unuan malvastan ĉirkaŭfermejon.
La kimraj burgoj Harlech Castle kaj Beaumaris Castle (1295 komencitaj, kaj finkonstruitaj poste) havas duoblan defendmuron. La ekstera fortikaĵo en Beaumaris kun la rondaj murturoj estas tre malsimplaj kaj kompareblaj kun la “krak des Chevaliers”.
Urbaj fortikaĵoj:
burgojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉirkaŭfermejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.