Zaporogoj (ukr.
Військо Запорізьке) estis ukrainaj kozakoj, kiuj vivis trans riversojloj de Dnepro (ukraine пороги, porohi, la nomo signifas do "transriversojlanoj"), en tereno nun plejparte kovrita de la akvorezervujo Kaĥovka. Zaporogoj, kies historio komenciĝis en la 15-a jarcento, ludis gravan rolon en la historio de la tuta orienta Eŭropo, ĉefe tiama Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj nunaj Ukrainio, Pollando kaj Rusio. La pinto de ilia disvolviĝo estis en la 17-a jarcento, kiam dum kelka tempo ili ĝuis politikan sendependecon. La zaporoga armeo estis nuligita en la jaroj 1775-1780 de Katerina la 2-a. Nuntempa Ukrainio trovas la historion de zaporogaj kozakoj integra parto de sia propra historio kaj unu el la plej gravaj fontoj de la nacia identeco
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Zaporogoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.