Yokaanam, pseŭdonimo de Oceano de SÁ, naskiĝis en Maceió, ĉefurbo de subŝtato Alagoaso en la brazila nordoriento la 23-an de februaro 1911 kaj mortis en Goiânia la 21-an de aprilo 1986.
Li estis kuracisto, inĝeniero kaj aviadisto.
Yokaanam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1911 |
Morto | 21-an de aprilo 1986 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Estro de Fraternidade:. Eclética:. Espiritualista:. Universal:. (Ekletika Spiritualisma Universala Frateco). Kiam oni inaŭguris Braziljon, Yokaanam konstruis la "Cidade Eclética", alternativan komunumon kun 300 homoj, 50 kilometrojn for de la ĉefurbo. Liaj sekvantoj (ĉ. 3000) kredas ke li estis Johano la Baptisto reenkarniĝita.
Inter multaj laboroj, li eldonis la gazeton "O Nosso", per kiu li faris intensan kampanjon por la studado kaj disvastigo de Spiritismo kaj de Esperanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Yokaanam, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.