Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge e.V.
Ĝi subtenas kaj flegas ekstergermaniajn tombojn de viktimoj pro milito aŭ despotismo, organizadas renkontiĝojn de junuloj por pacedukado. Ĝia sidejo estas en Kassel.
Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge | |||||
---|---|---|---|---|---|
volontula asocio • neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 16-a de decembro 1919 vd | ||||
Geografia situo | , 9° 29′ 42″ O 51.3191666666679.49551° 19′ 9″ N, 9° 29′ 42″ O | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Kaselo | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefestro(j) | Wolfgang Schneiderhan • Joseph Koeth • Otto Gessler • Siegfried Emmo Eulen • Wilhelm Ahlhorn • Eberhard Hagemann • Gustav Ahlhorn • Walter Trepte • Willi Thiele • Josef Schneeberger • Hans-Otto Weber • Reinhard Führer • Markus Meckel vd | ||||
Membro de | Eŭropa Movado Germanio • Arbeitskreis Deutscher Bildungsstätten • Q1005395 • Association of German Foundations • DJH • German-Russian Forum vd | ||||
Posedatoj | Möltenort U-Boat Memorial vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | registrita asocio de Germanio | ||||
Post la fino de la unua mondmilito ok Berlinanoj, inter ili Heinrich Straumer kaj Siegfried Eulen, decidis fondi organizaĵon por prizorgi milittombejojn la 10-an de septembro 1919. La fondiĝo de Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge e.V. okazis je la 16-a de decembro. Laŭ la koncepto ĝi iĝu germana filio de Internacia prizorgado de milittomboj, sed tiuj planoj ne realigeblis.
Ĉar la tiutempa germana registaro ekonomie kaj politike ne povis okupiĝi pri tio, kreskis pluraj privataj asocioj por prizorgi la tombojn kaj sciigi la parencojn de la mortintaj soldatoj.
Volksbund havas 176.000 membrojn kaj prizorgas ĉirkaŭ 2 milionojn da tomboj. La laboro estas pagata plejparte ("ĉirkaŭ 90-procente" – laŭ propraj indikoj 2008) el membrokotizoj, donacoj kaj kolektoj, la reston pagas la germana federacio kaj unuopaj federaci-landoj. Por akiri pliajn rimedojn fondiĝis Fondaĵo Memoro kaj Paco en 2001. Alta protektanto estas la federacia prezidento.
Laŭstatute Volksbund havas la taskojn, gardi la memoron pri la viktimoj de milito aŭ despotismo, konservi la pacon inter la popoloj kaj respekti la homan dignon. Konkrete ĝi aktivas por jenaj projektoj:
Volksbund mem vidas sian laboron kiel porpacan, sed multaj civitanoj ne perceptas Volksbund kiel pac-organizaĵon pro ties intensa kunlaborado kun "Bundeswehr", la armeo de Federacia Respubliko Germanio. Multaj membroj de Volksbund estis kaj estas soldatoj, eĉ okazis foje, ke membroj kaj eĉ dungitoj pruviĝis kiel anoj de naziisma movado. Tial Volksbund ne estas akceptita sendispute en pacifismaj kaj antimilitistaj rondoj, kvankam ĝi mem ĉiam distanciĝis de dekstrekstrema movado kaj - kiel okazis en 2007 - eksmembrigis NPD-anojn, kiuj plurope aliĝis al Volksbund dum la jaro (ĉar la "membreco en NPD ne estas akordigebla kun la celoj de Volksbund").
Por informado de la publiko multaj datenoj pri militviktimoj troviĝas en interreto. Organizaĵoj kiel Commonwealth War Graves Commission (Britio), American Battle Monuments Commission (Usono), Ministère de la Défense (Francio) estas la responsaj por la publikigo pri mortintaj britaj, usonaj kaj francaj soldatoj. Korespondan agadon transprenis Volksbund kaj informas pri 4,4 milionoj (stato: komence de 2008) da "perdiĝintoj" (do, mortintoj).
Por sia pacpedagogia laboro Volksbund disponas pri kvar renkontiĝejoj/klerigejoj:
Tiuj klerigejoj troviĝas apud grandaj milittombejoj kaj okazigas staĝojn por germanaj junuloj kaj renkontiĝoj inter germanaj kaj alilandaj klasoj. La lernejanoj faru konkretan kontribuon al internacia kompreno per laboroj sur la milittombejoj kaj ekkonsciu pri la konsekvencoj de milito kaj despotismo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Volksbund Deutsche Kriegsgräberfürsorge, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.