La Traktato de Waitangi (angle Treaty of Waitangi, maorie Tiriti o Waitangi) estis subskribita la 6-an de februaro 1840 ĉe Waitangi en la „Golfo de Insuloj“, Nov-Zelando.
Ĝin subskribis unuflanke la brita reĝlando, aliflanke la reprezentaj gvidantoj de la maoriaj triboj. Hodiaŭ, la 6-a de februaro estas nacia festotago de Nov-Zelando.
"La Traktato" - kiel ĝin nomumas ofte la nov-zelandanoj - igis Nov-Zelandon brita kolonio, aliflanke la maorioj rezignis pri ĉiu suvereneco, iĝis britaj civitanoj. Oni garantiis al la maorioj, ke ili plu rajtas posedi siajn teron, terpecojn kaj aliajn posedaĵojn.
Pro la tradukaj malfacilaĵoj, la traktato baldaŭ estis diverse komprenita kaj kondukis fine al la nov-zelandaj militoj. (La setlistoj volis pluajn terojn.)
Okaze de disputoj, pri komprenigo de la traktato decidas la en 1975 fondita Waitangi-tribunalo.
En 2008, la registaro de Nov-Zelando kaj reprezentantoj de la maoriaj triboj subskribis interkonsenton, laŭ kiu la registaro donas 243 milionojn da eŭro pro misuzo de la traktato de Waitangi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Traktato de Waitangi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.