Täby estas komunumo, paroĥo kaj urbo (svede tätort 'denssetlejo') en Svedio, provinco Uplando, gubernio Stockholms län.
Täby estas konsiderata antaŭurbo de Stokholmo. La komunumo havis 67 000 loĝantojn meze de la jaro 2014.
Täby | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Svedio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 76 738 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 077 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 18° 4′ O 59.443918.0687259° 27′ N, 18° 4′ O [+] | ||||
Areo | 71,22 km² (7 122 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Täby Municipality [+] | |||||
La komunumo bordas al la Balta maro interne de la Stokholma arkipelago. Gi ankaŭ enhavas kaj bordas al kelkaj lagoj. La alteco de la tereno varias inter 0 kaj 57 m super la marnivelo, se oni esceptas rubŝutejon kiu estas pli alta.
Täby estas malnova loĝloko. Ekzistas restaĵoj el la bronzepoko. Aro da runŝtonoj informas pri loĝantoj el la vikinga erao, kiam kristanismo disvastiĝis en la regiono. La blazono de la komunumo reproduktas rus-bizancan krucon, kiu troviĝas sur unu el la runŝtonoj.
Täby restis kampara regiono ĝis la konstruado de plurlinia loka fervojo al Stokholmo, plilongigita en 1885. Ek de tiam Stokholmanoj konstruis al si somerajn dometojn en la komunumo kaj poste ankaŭ kreskis la daŭra enloĝantaro. Urbecan karakteron Täby ekhavis nur en la 1960-aj jaroj, kiam konstruiĝis nova centro kun interalie kelkaj unike altaj kaj grandaj loĝdomoj kun duoncirkla formo (Storstugan kaj Grindtorp). La duono de la enloĝantaro tamen loĝas en unufamiliaj domoj.
En Täby troviĝas
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Täby, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.