Sozio estas helena vira nomo, kiun uzis romia verkisto de komedioj Plaŭto kiel nomon de servisto (latine Sosia) en la komedio Amfitriono.
En la komedio dio Merkuro alprenas aspekton de Sozio, kio kreas multajn konfuzojn. Tial la vorto sozio kiel komunuza nomo signifas homon, kiu tre aŭ plene similas alian homon, kun kiu li havas nenian parencecon. Do ĝi estas sinonimo de Similulo aŭ Duoblulo.
Tiu esprimo estas ĉefe uzata, kiam ordinara homo similas famulon.
La komedion reverkis Molière (1668) kaj lian adapton esperantigis Enrique Legrand (1922, Paris, Esperantista Centra Librejo).
Aperis fragmentoj el la komedioj Meneĥmoj, Komedio pri la Poto, Amfitriono (Antologio Latina, vol. 1, p. 46-62, tr. Gerrit Berveling)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sozio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.