Signoĉeno aŭ signovico estas vico da signoj.
Alfabeto Σ estu nemalplena aro, kies elementoj kutime nomiĝas signoj aŭ literoj. Signoĉeno aŭ vorto super alfabeto Σ estas ajna finia vico da signoj el Σ. Ekz-e se Σ = {q, ♪}, tiam q♪q♪♪ estas signoĉeno super Σ.
La longo de signoĉeno ĉ estas la nombro de signoj en ĉ (t.e. la longo de la vico), ĝi estas nenegativa entjero, ofte signata kiel |ĉ|. La malplena signoĉeno estas la unika signoĉeno kies longo estas 0; oni kutime signas ĝin per ε: |ε| = 0 (aŭ λ, kio koheras kun Λ simbolanta la malplenan aron).
La aron da ĉiuj signoĉenoj super Σ, kies longo egalas al n, oni signas per Σⁿ. Ekz-e por Σ = {0, 1} la aro Σ² = {00, 01, 10, 11}. Interalie, Σ0 = {ε} por ĉiu ajn Σ.
La aron da ĉiuj signoĉenoj super Σ, simbole Σ*, oni difinas kiel
Kunkroĉo estas grava duloka operacio super Σ*. Por signoĉenoj s kaj t el Σ* ilia kunkroĉo estas la vico da signoj s sekvata de la vico da signoj t, simbole st. Ekz-e, se Σ = {a, b, c, ĉ, ..., z}, s = signo kaj t = ĉeno, tiam st = signoĉeno kaj ts = ĉenosigno.
Signoĉeno s estas subĉeno de t se ekzistas tiaj (eventuale malplenaj) signoĉenoj u kaj v, ke t = usv.
En diversaj situacioj oni bezonas difini ordon super la signoĉenoj. Se la «alfabeto» Σ havas tutecan ordon, tiam eblas uzi ĝin por difini tutecan leksikografian ordon super Σ*.
Signoĉenoj estas grava koncepto en programlingvoj, kie ili disponeblas kiel simpla aŭ difinebla malsimpla datumtipo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Signoĉeno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.