La Bourne-ŝelo aŭ mallonge sh estas simpla uniksa ŝelo, originale verkita de Stephen Bourne .
Elirinte kun "Versio 7" de Unikso en 1977 ĝi estas preskaŭ la originala uniksa ŝelo – antaŭis ĝin nur tiu de Ken Thompson, kies pluevoluigaĵo sh estas. Ĝia komanda-dosiera nomo estas "sh", la sama kiel tiu de la ŝelo de Thompson.
sh estas ankoraŭ populara kaj la implicita ŝelo de novkreita uzantokonto ĉe multaj GNU/Linuksaj sistemoj. sh estas la bazo de multaj aliaj ŝeloj, ekzemple ksh, dash (nun la implicitaĵo en Debian) kaj bash. La programo de sh lokiĝas en /bin/sh en la plejmulto de uniksaj sistemoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sh (ŝelo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.