Saleĥardo (ruse Салехард) estas urbo en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), kun ĉirkaŭ 40 300 loĝantoj (2007).
Ĝi situas sur dekstra bordo de rivero Objo, kiu enfluas en Arktan Oceanon. Saleĥardo situas ĉe la Norda polusa cirklo kaj estas la ununura urbo en la mondo kiu situas norde de tiu cirklo.
Saleĥardo | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of okrug significance • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 629000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 51 188 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 694 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 66° 38′ O 66.53333333333366.63333333333366° 32′ N, 66° 38′ O [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Salekhard [+] | |||||
La urbo estis fondita en 1595 kiel kozaka fortikaĵo kaj ĝis 1933 havis la nomon Obdorsko (ruse Обдорск), kio signifis en la komia lingvo "loko ĉe Objo". Ĝis fino de la 18-a jarcento la fortikaĵo perdis sian gravecon. En Obdorsko okazis ĉiujare vintraj foiroj. La setlejo servis ankaŭ kiel ekzilejo.
En 1933 la loko ricevis la nomon Saleĉhardo, kio signifas en la neneca lingvo "Setlejo ĉe kabo". Ĝi ricevis la urban statuson en 1938.
En la 1940-aj jaroj sola komunikilo liganta la urbon al la ekstera mondo estis rivero. Vaporŝipo navigaciis ĝis Tobolsko du semajnojn.
Nuntempe la urbo prosperas kaj en ĝi loĝas konstante pli ol 51 mil homoj (2021).
La urbo havas modernan flughavenon, ĝi havas paroman ligon kun urbo Labitnango, kien veturas trajnoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Saleĥardo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.