La Rozkrona fruktokolombo, Ptilinopus regina, konata ankaŭ kiel Roztufa fruktokolombo estas mezgranda, ĝis 22cm longa, verda fruktokolombo kun grizaj kapo kaj brusto, oranĝa ventro, blankeca gorĝo, flavoranĝa irizo kaj grizverdecaj beko kaj kruroj.
Ĝi havas rozecruĝan kronon (de kie venas la nomo) kun flava bordo. La indonezia subspecio, P. r. xanthogaster havas blankecan kronon kaj pli palgrizajn kapon kaj bruston. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj havas verdajn kronon kaj plumaron.
Rozkrona fruktokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus regina (Swainson, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Rozkrona fruktokolombo estas disvastigita en malaltaj pluvarbaroj de orienta Aŭstralio, kaj munsonaj arbaroj de norda Aŭstralio, insuloj Malgrandaj Sundaj Insuloj kaj Molukoj de Indonezio. La dieto konsistas ĉefe el variaj fruktoj, de palmoj aŭ vitoj. La ino plej ofte demetas ununuran blankan ovon.
Disvastigita kaj komuna tra ĝis granda teritorio, la Rozkrona fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rozkrona fruktokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.