Porgasta palaceto de familio Branicki en Bjalistoko estis konstruita en dua duono de la 18-a jarcento (ĉ.
la jaro 1771) en baroka stilo probable laŭ projekto de Jan Zygmunt Deybel. Ĝi troviĝas ĉe la strato Kilińskiego en la urbocentro.
Porgasta palaceto de Branicki | |||
---|---|---|---|
palaco | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Johann Sigmund Deybel von Hammerau vd | ||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Bjalistoko | ||
Situo | |||
Geografia situo | , 23° 10′ 0″ O 53.132523.166753° 7′ 57″ N, 23° 10′ 0″ O | ||
| |||
| |||
Morto de hetmano Jan Klemens Branicki haltigis la konstruadon por kelkaj jaroj. Finlaboroj por pretigi internon estis komencitaj en 1776 kaj finitaj unu jaron poste. Faris tion kortega arkitekto de Izabela Branicka, Jan Sękowski, kiu ankaŭ loĝis en la palaceto. En 1796 la konstruaĵon oni luis al prusa administracio kie oficis ĝia prezidanto. Post morto de Izabela la konstruaĵon kaj tutan palacan konstruaĵaron de Branicki ekposedis caro Aleksandro la 1-a kiu en 1837 transdonis ĝin al virina lernejo - Instituto de Nobelaj Fraŭlinoj. En 1944 dum la 2-a Mondmilito la palaceto estis bruligita kaj rekonstruita en 1950. Tie oni establis muzeon de revolucia movado. Nuntempe en la palaceto troviĝas Oficejo de Edzeca Stato. La porgastan palaceton oni ankaŭ nomas Geedziĝfesta Palaceto kaj Palaceto de Ĉevalejestro. En ĝi ofte okazas akceptoj de gravaj gastoj de urbestro, medalhonorigoj kaj geedziĝaj ceremonioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Porgasta palaceto de Branicki, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.