Paul Gottlieb NIPKOW (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1860 en Lauenburg (nun Lębork), Pomerio, Germanio (nun Pollando), mortis la 24-an de aŭgusto 1940 en Berlino, Germanio).
Li estis german-kaŝuba inĝeniero (lia patrino devenas el la kaŝuba familio Magdaliński), li inventis la Nipkovan diskon (1884). Tiu estis rotacianta disko kun truoj apud spirala linio, uzata en fruaj televidiloj. Tiun mekanikan televidan sistemon ŝanĝis ekde 1934 elektronikaj palpaj metodoj.
Paul Gottlieb Nipkow | |
---|---|
Paul Gottlieb Nipkow, german-kaŝuba inĝeniero kaj inventisto de televido | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1860 en Lębork / Lauenburg |
Morto | 24-an de aŭgusto 1940 (80-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Friedhof Pankow III |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | inventisto • fizikisto |
La Nipkov-disko estas aparato, elpensita de Paul Gottlieb Nipkow (1860-1940) por transformi bildojn al bilderoj por poste rekunigi ilin aliloke.
Nipkow patentigis mekanikan televidilon en 1883. Ĝi havis la saman principon kiel ĉe la hodiaŭa televidilo: ĝi erigis la bildon al vicoj kaj tiujn vicojn al bildopunktoj. Li volis transformi lumon de la bilderoj al elektra signalo, ĉe la riceva stacio reen al bilderoj, bildoj. La diserigon kaj la rekunigon ĝi volis realigi per la mekanika aparato, la t.n. Nipkov-disko. Sur la Nipkov-disko estas truoj en spirala vojo, tiom da truoj, je kiom da vico ni volas disigi la bildon. Komence superkuras la bildon la plej supra truo, tio estos la unua vico. Poste sekvas la dua truo kaj tiel plu ĝis la plej suba truo ĉe la bildosubo. Malantaŭ la disko, li volis uzi lumsensasn selenĉelon, kiu transformas la lumimpulsojn al kurentaj impulsoj. La ricevilo estas same Nipkov-disko, kiu same, precize turnas kun disko de la sendilo, malantaŭ kiu eklumas lumigilo kun tia forto, kian lumforton havas la tastita bildero.
La Nipkov-disko ne disvastiĝis pro la malbona bildoformigo, teknikaj malfacilaĵoj. la Nipkov-diskoj malaperis desur la merkato fine de la 1930-aj jaroj, kiam aperis la katodtubaj televidiloj.
Oni uzas principon de Nipkov-diskoj kelkfoje ĉe kosmosondiloj kaj ĉe kunfokusa mikroskopo, elpensita de Mojmir Petran.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paul Gottlieb Nipkow, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.