Panĝabo aŭ Punjab, literumita ankaŭ Panjab, estis provinco de Brita Hindio.
Plej el la Panĝaba regiono estis aneksita fare de la Brita Orienthinda Kompanio en 1849, kaj estis unu el la lastaj areoj de la Hinda subkontinento kiu falis sub Britia kontrolo. En 1858, Panĝabio, kun la cetero de Brita Hindio, venis sub la rekta regado de la Brita krono. La provinco enhavis kvin administraciajn dividaĵojn, nome Delhio, Jullundur, Lahoro, Multano kaj Ravalpindo kaj nombrajn princlandojn. En 1947, la dispartigo de Hindio kondukis al la fakto, ke la provinco estis dividita en Orienta Panĝabo kaj Okcidenta Panĝabo, en la ĵus kreita Unio Hindio kaj Dominio Pakistano respektive.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Panĝabo (Brita Hindio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.