La Okcidenta kronokolombo, Goura cristata estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn.
Temas pri granda kolombo kiuj loĝas en la malaltaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 75 cm longa, blugriza aŭ malhelblua kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kiuj montras ankaŭ ruĝan okulringon. Ambaŭ seksoj estas preskaŭ similaj, sed maskloj estas pli grandaj ol inoj.
Okcidenta kronokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Goura cristata (Pallas, 1764) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kun sia proksimaj kaj tre similaj parencoj, nome la Viktoria kronokolombo kaj la Suda kronokolombo, ĝi estas unu el la plej grandaj kaj plej belaj membroj de la familio de Kolombedoj. La Okcidenta kronokolombo troviĝas kaj estas endemismo de malaltaj pluvarbaroj de la Papua provinco de Indonezio ĉe Nov-Gvineo; la aliaj specioj de kronokolomboj loĝas diferencajn regionojn de la insulo. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj semoj.
Ĉasata kiel manĝaĵo aŭ pro siaj plumoj, ĝi restas kiel komuna birdo nur en malproksimegaj areoj. Pro la pliiĝanta mediperdo, limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Okcidenta kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico 2 de CITES.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Okcidenta kronokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.