En programlingvoj nomo estas baza leksika unuo, antaŭdifinita en la lingvo aŭ kreata de programisto konforme al la sintakso de la lingvo, uzata por indiki iun elementon de programo.
En diversaj programlingvoj la sintakso de nomoj havas siajn apartaĵojn, sed plej ofte oni uzas la nomojn kiuj konsistas el literoj kaj ciferoj, kaj komencas per litero: a, b123, sin, rez.
Oni uzas la nomojn por indiki diversajn objektojn kiaj
const pi = 3.14;
x, n, poz
;listo, kompl
;re, im
;Pro la internacia premo oni neeviteble renkontadas ankaŭ la paŭsaĵon identigilo. Tiu formo estas nelogika, ĉar la nomo ne estas rimedo por fari ion ajn identa; se oni nepre volas uzi vorton internacian, oni prefere ĝin ne (mis)traduku, sed transprenu ĝin bloke; tamen la formoj identifikatoro aŭ identifiero estas tro longaj kaj malbelaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nomo (programlingva), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.