Nederlanda Kuirarto

La nederlanda kuirarto estas de origino simpla kun multaj unupot-manĝaĵoj, aŭ pli bone dirite miksopotoj.

Tio estas logika, ĉar en antaŭaj tempoj oni ne havis kvarbekajn gaskuirilojn, ĉion oni devis kuiri en la sama kuirpoto, kaj oni uzis malmulte da specialaj ingrediencoj kaj spicoj. Tiuj ja ne kreskis en Nederlando kaj oni manĝis ordinare tion kion oni rikoltis de la kampo.

Nederlanda Kuirarto
La terpommanĝantoj (pentraĵo de Vincent van Gogh)
Nederlanda Kuirarto
Miksopoto el karotoj, cepoj kaj terpomoj kun stufita viando
Nederlanda Kuirarto
Miksopoto el sabeliko, terpomoj kaj larderoj kun fumaĵita kolbaso

Por laboreganta popolo en lando kie ofte estas malvarme, la manĝaĵo krome devas esti nutra. Do firma nutraĵo. Terpomoj, legomoj kaj sufiĉe granda peco da viando. Miksopoto kun kolbaso, ruĝaj betoj kun eskalopo de lardo, pizosupo kun fumaĵita kolbaso, kampaj pizojbrunaj fazeoloj kun lardo, saŭrkraŭto kun fumaĵita kolbaso kaj tiel ni povas daŭrigi dum iom da tempo. Unu ingredienco ludas gravan rolon en tio: la terpomo.

La manĝado de terpomoj estas tipe nederlanda. Sed ne ĉiam estis tiel. Ĝi estas de origino amerika keskaĵo. Nur post la malkovro de Ameriko la terpomo iom post iom fariĝis pli grava en la Nederlanda kuirejo. Antaŭ tiu tempo oni manĝis diversspecajn tuberojn (kiel pastinako) kaj viandon. Tiuj ankaŭ kune eniris la kuirpoton, sed tio fariĝis kompreneble ne jam vera miksopoto.

Post la jaro 1700 la terpomo fariĝis vere populara. Unue inter la malriĉuloj (terpomoj antaŭ ĉio ja estis malmultekostaj), poste ankaŭ inter la aliaj Nederlandanoj. Tio ĉi ankaŭ signifis ke la homoj komencis manĝi per forko, anstataŭ per la manoj. Simple ĉar tia terpomo estis tro varmega por teni en la mano!

Por tute fini ĉi tiun etan historion: post la jaro 1850 ekestis la Nederlanda kuirarto kiel ĝi ankoraŭ nun ekzistas. Ankoraŭ multaj miksopotoj ĉe kiuj terpomoj, legomoj kaj la viando kune iras en la poton. Krom tio oni pli kaj pli kuiris en apartaj potoj: terpomoj, freŝaj legomoj kaj freŝe rostita viando kun saŭco de viandosuko, kun aŭ sen antaŭa supo kaj posta deserto. Kaj kompreneble la tempo, por la sola varma manĝaĵo, estas duono post la kvina posttagmeze (escepte en la nordaj provincoj tie oni manĝas precize je tagmezo). Je merkredo estas haketaĵotago kaj tiam multaj Nederlandanoj manĝas bulon da viandhaketaĵo (duonbova, duonporka) kompreneble kun terpomoj kaj ofte kun ruĝa brasiko.

Tipaj pladoj

Vidu ankaŭ

Tags:

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Municipoj de Valencia KomunumoCornierEpitafo de Seikilos2024KalsonoVikifontaroHistorio de KanadoMjelinoCho Sung HoJacques CartierAnnie BakerMetropoliteno (romano)LongitudoGeorgo la 3-a (Britio)PeñíscolaDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoProvinco KanadoPoluoISO 3166-1Nino VessellaBananoElflukonstruaĵoSmilkovUniversala Kongreso de Esperanto22-a de februaroHispana lingvoMichael JacksonGeorgiokompozita materialoBerlinoSan Sebastián-Donostia (stacidomo)Baza enspezoRetejoDistrikto Banská BystricaVikivortaroLitovioMoresnet neŭtralaBatuko (religio)Buŝa seksumadoKanada TagoClermont-de-l'Oise (stacidomo)EŭmenidojRusioLento GoffiRevolucio de la DiantojVulvoĈinioSankta Romia ImperioLatina lingvoPublika nudecoPandemio de KOVIM-19Uzanto (komputiko)MerloOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoEdmund HaulerListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoListo de Esperantigitaj programojBriteliroFrançois MitterrandMaren StoffelsVikicitaroSeksfrotado2-HeptenoPlatonoUniversala Tempo KunordigitaVegetaĵa oleoMilo Đukanović🡆 More