Egiptio Naci-Demokratia Partio

La Naci-demokratia partio (arabe الحزب الوطنى الديمقراطى, latinliterigite Hizb al-ŭatani ad-dimukrati; mallongigo NDP) estas politika partio en Egiptio.

Ĝi estas membroasocio de la Socialisma Internacio (SI).

Naci-demokratia partio
partio
Komenco 2-a de oktobro 1978 vd
Fino 16-a de aprilo 2011 vd
Lando(j) Egiptio vd
Sidejo Kairo
Ideologio

egipta naciismo

Fondinto(j) Anvar Sadat vd
Ĉefestro(j) Hosni MubarakAnvar Sadat vd
Membro de Socialista Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
Egiptio Naci-Demokratia Partio
Egiptio Naci-Demokratia Partio
vdr

La partio fondiĝis en julio 1978 fare de la pli posta ŝtata prezidanto Anwar al-Sadat, kiu ĝis sia murdiĝo en 1981 estis la partia gvidanto. La plimulto de la partiaj kunfondintoj venis el la meza grupiĝo de la Araba Socialista Unio de Egiptio, la antaŭa ununura partio.

La Naci-demokratia partio ne havas unuecan ideologian koncepton. Tamen konstateblas konsento inter la partianoj favori la pacon kun Israelo, subteni la Ŝarion, do la islaman juran sistemon, kaj la politikajn celojn de Gamal Abdel Nasser kaj de Anwar al-Sadat. La oficiala ideologio de la partio estas la socialismo, tamen socialismo de tre araba formo.

Inter la proksimume 2,5 milionoj da partianoj estas la pli altrangaj ŝtataj oficistoj kaj multaj guberniestroj, urbkonsilistoj, vilaĝestroj kaj ankaŭ gvidaj armeanoj kaj ekonomiaj gvidantoj. Sekve en la partio samtempe reprezentiĝas Nasser-istoj kaj ekonomiliberaluloj. Post la morto de Anwar al-Sadat, la partiestro estas la nuna ŝtata prezidanto Hosni Mubarak. Ĝis la stato de januaro 2011 la partio estas senkonkurence la plej forta politika forto en Egiptio.

Tags:

ArabeEgiptioPolitika partioSocialisma Internacio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Johann Gregor Mendel2013NădlacPeñíscolaMarc van OostendorpPetr SepéšiBaza enspezoVikimedia KomunejoKristina M. BarkumeNaftoLingvoCarl DavisPierre-Christophe BaguetDesamortizaciónLeviloRapidresponda kodoPurpuraNajadoKampanjo de ItalioMater DolorosaAblativoBoacoOmano26-a de apriloRembrandtAdomas JakštasEsperanto kaj Ido komparatajTeroGimnastikejoJordanoPâncotaPuba montoAma orientiĝoBiologioMiguel de CervantesVjetnama militoAradEŭmenidojEsperanta literaturoOlivier (salato)1275Geografia koordinatsistemoPrivacy BadgerCallgirlMalvola orgasmoPatrujprotekta arkitekturoIneuListo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojVideohelpa arbitracioEsperantoLiteratura MondoSomera tempoSeksumadoTeplýšovice1-NoninoFenilpropenoFenetila acetatoĜenerala Datum-Protekta RegularoEdmund HaulerNeĝblankulinoSatanoSeksallogo3-OktenoEsperanto kaj Libera ScioUniversala Tempo KunordigitaAnimalize🡆 More