Motorboato estas akva veturilo funkciigita per unu aŭ pli elektra, dizela aŭ benzina motoro.
Ĝi uzatas en lagoj kaj borda maro. La motorboatoj ne taŭgas por la maro pro la grandaj ondoj. En Germanio oni devas havi atestilon pri stirado de motorboato ĉe pli ol 5 ĈP.
Oni ofte malpermesas uzadon de motorboatoj pro naturprotektaj kaŭzoj. Tiel sur la plej granda lago de Mez-Eŭropo, la Balatono, oni ne rajtas uzi motorboaton, jetskion por distraj celoj (permeson havas nur la akvopolicistoj kaj la akvosavistoj).
Motorboatoj, kiujn oni uzas por libertempaj celoj, nomatas motorjaĥtoj. Tiuj jam taŭgas por tramara veturado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Motorboato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.