Moodle (Esperante Mudlo) estas retlerneja programaro (ankaŭ konata kiel Sistemo por Administrado de Kursoj - angle CMS - aŭ kiel Virtuala Lerno-Medio - angle VLE) bazita sur liberprogramara/malfermitkoda permesilo.
Ĝi havas konsiderindan amplekson, kun pli ol 20 mil registritaj retejoj, 8 milionoj da uzantoj en pli ol 800 mil kursoj (ciferoj de la 24a/januaro/2007).
Mudlon oni konceptis por helpi edukistojn en la kreado kaj administrado de retkursoj kun eblecoj de favora interagado. Ĝia publik-koda uzpermeso kaj laŭmodula dezajno signifas, ke diversaj personoj povas disvolvi aldonajn funkciojn, tasko-modelojn, ekzercojn, ktp. Ĝia disvolvado estas subtenata de mondvasta reto de komercaj kaj ne-komercaj uzantoj, sub la kunordigado de la Moodle-kompanio bazita en Perth, Okcidenta Aŭstralio.
La enkonduko de Mudlo en Esperantion estas iniciatita de Carlos Pereira, aŭtoro de la perkomputila lernilo "Kurso de Esperanto". Lernejo ege Mudlo-ema estas ekz. Lindenberg-gimnazio (Ilmenau).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Moodle, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.