Les Misérables (prononco , laŭ sistemo IFA ) estas muzikalo nur-kanta (do sen recitado) surbaze de la kvin-parta romano Les Misérables de la franca poeto kaj romanverkisto Victor Hugo.
Premiere prezentita en Parizo en 1980, ĝi havas muzikon de Claude-Michel Schönberg kaj originalan franclingvan kantotekston de Alain Boublil kaj Jean-Marc Natel. La Londona surscenigo prezentiĝas kontinue ekde oktobro 1985 - la plej longtempe prezentata muzikalo en Eŭropo kaj la dua plej longtempe prezentata muzikalo tutmonde (post The Fantasticks originale prezentita en Novjorko ekde 1960, poste plu en Londono ekde 2010).
La rakonto disvolviĝas en Francio komence de la deknaŭa jarcento - temas pri Jean Valjean, franca kamparano, kaj lia serĉo de elsaviĝo post dek-naŭ-jara estado en malliberejo pro ŝtelo de pano por la malsata infano de sia fratino. Dum sia barakto pri pli bona vivo, Valjean kaj pluraj pliaj roluloj estas balaitaj en la francian ribelon de junio 1832, kie grupo de junaj idealistoj konstruas stratan barikadon kaj konvinkas ilin kunagi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Les Misérables (muzikalo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.