Koziołek Matołek (laŭvorte Virkapreto Idioteto) estas pola fikciulo kreita de verkisto Kornel Makuszyński kaj desegnisto Marian Walentynowicz en 1933, en unu el la plej fruaj polaj bildserioj por infanoj.
Malgraŭ ke pasis jam jardekoj depost mortoj de ambaŭ aŭtoroj, kaj aventuroj de Matołek ne similas al nuntempa realeco, li daŭre estas kulta figuro de porinfana literaturo.
Makuszyński kaj Walentynowicz verkis kvar librojn prie:
Ĉiuj libroj temas pri aventuroj de antropomorfa virkapro Koziołek Matołek, kiu veturas tra la tuta mondo serĉante mitan Pacanów (ĝi estas reala vilaĝo en Sanktakrucio): la nuran lokon kie "oni hufferas kaprojn" (poste evidentiĝas tamen, ke hufferas tie ĉevalojn tri fratoj kun la nomo Kapro). Liaj aventuroj estas neordinaraj kaj tute neprobablaj; la virkapo Matołek estas simpatia, naiva, komika, ofte mallerta kaj stulteta (iom simila al Winnie-la-Pu). Aventuroj alkondukas lin al multaj mondlokoj - de Sovaĝa Okcidento ĝis al Afriko.
En la jaroj 1969-1971 en Varsovio oni kreis filmserion Strangaj aventuroj de Koziołek Matołek surbaze de la libroj.
Paĝaro de infana festivalo en Pacanów Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Koziołek Matołek, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.