Konferanseo aŭ programestro estas persono, kiu gvidas konferencon aŭ amuzan programon, ekzemple kabaredon, konkursojn, festivalojn, dancamuzojn k.s.
La konferanseo devas konferansei sprite kaj amuze, kutime tiun taskon plenumas konataj kaj popularaj aktoroj.
Tamen pli bonaj esperimoj estus konferi, konferanto, konferenciero, prezentisto, programestro.
La esprimo "konferanseo" mankas en PIV, tamen la internacia lernolibro Paŝoj al plena posedo de William Auld en la 21-a ĉapitro (paŝo) prezentas rakonton Konferanseo de Vasil Conev en traduko de Metodi Panĉev. La rakonto unue aperis en aŭtuno 1961 en literatura aldono de la revuo Esperanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konferanseo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.