Testiko (latine: testis), aŭ orkido, estas ĉiu el la du glandoj de la skroto, produktantaj la spermatozoojn.
La nombro, formo, situo de la glandoj en la besta mondo estas tre varia. La testiko de la vertebraj animaloj estas tub-struktura, en la kanaletoj troviĝas kreskantaj spermatozooj kaj apogaj, nutraj ĉeloj. La spermatozooj estas emisiataj tra la uretron dum ejakulo. Ĝi evoluas kun renoj, la forkondukaj vojoj estas parte samaj kun la uretero.
Testiko | |
---|---|
skemo de la du viraj testikoj | |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | testis |
de Gray | subject #258 1236 |
vaskulo/j | testika vaskulo |
vejno/j | testika vejno |
Testiko partoprenas ne nur al la reprodukta sistemo sed ankaŭ al la endokrina sistemo per produkto de testosterono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Testiko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.