Izabela estas koloro, foje priskribita kiel palgrizflava, palsablokolora, palflavbruna aŭ pergamenkolora.
Ĝi uzeblas ĉe ĉevaloj, birdoj kaj aliaj animaloj. Inter birdoj nome la Izabelenanto, la Izabela lanio kaj la Izabela ralo. Inter mamuloj la Himalaja bruna urso havas sciencan nomon Ursus arctos isabellinus.
La origino de la nomo rilatas al legendo pri diversaj reĝinoj nome Izabela kiuj promesis ne ŝanĝi siajn internajn vestaĵarojn ĝis milita sukceso; tiele la blanka vestaĵaro iĝus flaveca aŭ eĉ helbrunflava. Tiu reĝinoj estus ĉu Izabela Clara Eugenia de Hispanio, filino de Filipo la 2-a de Hispanio, Elizabeto la 1-a (Anglio) aŭ Isabel la 1-a (Kastilio).
Alia etimologio ne tiom populara devenigus la vorton el araba vorto izah signife de "leono" kaj etende leonkolora.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Izabela (koloro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.