La baza kostumo de tradicia inuita vesto konsistis el anorako, pantalono, mufloj, interna piedvesto, kaj eksteraj botoj, historie faritaj el besta haŭto kaj felo.
La inuitoj estas grupo de kulture rilataj indiĝenaj popoloj enloĝantaj la arktajn areojn de Usono, Kanado, kaj Gronlando. La plej oftaj fontoj de felo estis karibuo, fokoj, kaj marbirdoj, kvankam aliaj bestoj estis uzitaj kiam haveblaj. La produktado de varmaj, daŭremaj vestaĵoj estis traviva kapablo, transdonita de plenkreskaj virinoj al knabinoj. Preparo de vestaĵo estis intensa, plursemajna procezo kiu okazis ĉiujare, je establitaj ĉassezonoj. Inuita vesto similas multmaniere al la tradicia vesto de la indiĝenaj popoloj de Alasko, Siberio kaj Rusia Fora Oriento. Ekzistas arkeologiaj signoj de simila vesto en Siberio kiu originas de 22 000 a.K., kaj en norda Kanado kaj Gronlando jam de 2500 a.K.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Inuita vesto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.