La Infanaj kaj Junularaj Sportlernejoj de la socialisma Germana Demokratia Respubliko - germane nomataj Kinder- und Jugendsportschulen , en singularo Kinder- und Jugendsportschule, mallonge KJS - estis specialaj lernejoj por sporte talentaj infanoj kaj junuloj de la socialisma ŝtato.
Granda parto de la GDR-aj partoprenantoj en la Olimpikoj kaj aliaj internaciaj konkursoj, kiel ekzemple Atletikaj Mondaj kaj Eŭropaj Ĉampionecoj kreskis en tiuj lernejoj. Ĉiu, kiu deziris esti akceptita en KJS, devis trapasi ekzamenadon normigitan sportan taŭgecan teston.
Baldaŭ post la fondo de la GDR, la politika gvidado rekonis la interagojn inter konkurenca sporto kaj la sportumado de infanoj kaj junuloj kaj rigardis ĝin kiel la bazon de konkurenca sporto. La sperto de kolektiva sportado en Sovetunio kun ĝiaj Infanaj kaj Junularaj Sportlernejoj (ruse детские и юношеские спортивные школы) lanĉitaj en la 1930-aj jaroj formis la bazon por la enkonduko de la sportlernejoj en la GDR.
La unuaj sportlernejoj de GDR estis kreitaj en la lerneja jaro 1952/1953 fare de la Ministerio por Popola Eduko kunlabore kun la centra ŝtata amasorganizaĵo pri sportado, nomita Deutscher Turn- und Sportbund (DTSB). Ili situis en Berlino, Brandenburg an der Havel, Halberstadt kaj Leipzig, sed diferencis en siaj strukturoj de la sovetiaj modeloj. La teoria bazo estis metita de Günter Thieß, kiu estis skeptika pri la teorioj de Ivan Pavlov ĉar li neglektis la rolon de talento. Kiun oni akceptas en sportan lernejon, estu ankaŭ denaska talento.
Ĝis la lerneja jaro 1953/1954 estis ok lernejoj, en 1959/1960 jam estis 23. Komence, la sportlernejoj estis desegnitaj kiel lernejoj kun plilongigita fizika edukado, ambaŭ en la fako de korpa edukado sume tri ĝis kvar horoj semajne kaj aldone sportdisciplina trejnado de du horoj semajne. La fokuso estis sur la sportaj disciplinoj arta gimnastiko kaj gimnastiko, atletiko, naĝado kaj plonĝado same kiel la sportludoj. Estis registritaj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Infana kaj junulara sportlernejo (GDR), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.