La imperia dieto (aŭ imperia asembleo), germane Reichstag, latine Dieta Imperii, estis la asembleo de la imperiaj statoj de la Sankta Romia Imperio, konsiderebla kiel antaŭulo de parlamento en modernaj ŝtatoj.
La imperia dieto evoluis ekde la 12-a jarcento el senregulaj kortegaj tagoj kaj en 1495 fariĝis fiksita institucio de la imperia konstitucio, kiu kontraŭpezis la centraligitan potencon de la imperiestro.
Imperia dieto | ||
---|---|---|
asembleo de statoj | ||
Reichstag • popola asembleo | ||
Lando(j) | Sankta Romia Imperio vd | |
Ĝis la 16-a jarcento la imperia dieto estis kunvokata jen kaj jen por kunveni en iu episkopa aŭ libera regna urbo. Ekde 1663 ĝi daŭre kunsidadis pere de delegitoj en la urbo Regensburgo - germane Immerwährender Reichstag, "ĉiama imperia dieto".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Imperia dieto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.