Hermann HÄFKER (naskiĝis la 3-an de junio 1873 en Bremeno, mortis la 27-an de decembro 1939 en la koncentrejo Mauthausen-Gusen) estis germana esperantisto, verkisto kaj pioniro de filmteorio.
Hermann Häfker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1873 en Bremeno |
Morto | 27-an de decembro 1939 (66-jaraĝa) en Koncentrejo Mauthausen-Gusen |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Okupo | |
Okupo | verkisto • esperantisto |
Li estis aŭtoro de la faklibro pri historio Jarmiloj Pasas. Laŭ Enciklopedio de Esperanto, li aktivis krome per paroladoj, artikoloj kaj kursoj.
En 1933 li rifuzis membriĝi en la nazia asocio de verkistoj "Reichsschrifttumskammer". En 1936 li fuĝis al Prago; post la invado fare de la germanaj trupoj li estis deportita en la koncentrejojn Dachau kaj Mauthausen-Gusen. En ĉi tiu lasta li mortis - pretekstite pro korapopleksio.
Trovu « Hermann Häfker » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hermann Häfker, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.