Google Wave, laŭ la entrepreno Google, estas persona komunikilo kaj kunlaborilo.
Ĝi estis anoncita la 27an de majo 2009. Ĝi estas interreta servo, komputada platformo, kaj komunika protokolo fasonata por kunfandi retpoŝton, tujmesaĝadon, vikiojn kaj interkonan retumadon. Ĝi posedas fortajn kunlaboradan kaj realtempan eblecojn, kiuj estas subtenataj de kromprogramoj kiuj povas fari, ekzemple, literumadan kaj gramatikan kontroladojn, aŭtomatan tradukadon inter 40 lingvoj, kaj multajn aliajn etendaĵojn. Komence eldonita nur por programistoj, ekde la 30a de septembro 2009, oni etendis "antaŭrigardan eldonon" al preskaŭ 1 miliono da uzantoj. Ĉiu el la unuaj 100.000 uzantoj povas inviti 20 pliajn uzantojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Google Wave, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.