La Golden Hind aŭ Hinde (ora cervino) estis angla galiono plej bone konata pro sia ĉirkaŭnavigado de la mondo farita inter 1577 kaj 1580, kapitanigita de Siro Francis Drake.
Ĝi estis origine konata kiel Pelican (pelikano), sed ĝi estis renomigita de Drake mez-voje en 1578, dum li preparis la eniron al la danĝera Magelana markolo, per nome Golden Hind honore al lia patrono, Siro Christopher Hatton, kies blazona kresto estis orkolora 'hind' (nome cervino). Hatton estis unu el ĉefaj patronoj de la tutmonda veturado de Drake.
Honore al la ŝipo ricevis sian nomon la monto Golden Hinde sur la Vankuvera Insulo de Kanado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Golden Hind, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.