Gencio aŭ Gentius (en greka Γένθιος, regis en 181–168 a.K.) estis la lasta reĝo de Ilirio de la Ardiea Ŝtato.
La nomo ŝajne derivas el la Hindeŭropa *g'en- "generi", parenca al la Latina gens, gentis "parencaro, klano, raso". Li estis la filo de Pleuratus la 3a, reĝo kiu havis tre fortajn rilatojn kun Romo. La ĉefurbo de Gencio estis nune albana urbo Shkodër, ĉefurbo de la Ardiea Ŝtato tiame.
En 180 a.K., dum la komenco de lia regado la Dalmatoj kaj Daorson deklaris sin sendependaj el la regado de Gencio kaj la urbo Rizino abandonis lin antaŭ lia malvenko, ricevante imunecon de Romianoj. Li edziĝis al Etuta, nome filino de la reĝo de Dardani nome Monunio la 2a.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gencio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.