Fălticeni - jen rumane, prononco , do per nur esperantaj literoj baze , germane Foltischeni, hungare Falticsén, hebree פלטיצ'ן, Falticen kaj jide פאלטישאן, Faltiŝan - estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio.
Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 23 902 loĝantoj sur areo de 28,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 831 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 65 kilometroj norde. En tiu direkto, en distanco de 100 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.
Fălticeni · Foltischeni · Falticsén · פאלטישאן | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Bukovino | ||||
Distrikto | distrikto Suceava | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 23 902 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 831 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 26° 18′ O 47.462526.347° 28′ N, 26° 18′ O [+] | ||||
Areo | 28,76 km² (2 876 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fălticeni [+] | |||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fălticeni, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.