Fritz HILPERT – plennome Friedrich Bernhard HILPERT, naskiĝis la 28-an de junio 1953(nun 1953-06-28), do nun 70-jara – estas germana esperantisto.
Li studis ekonomikon, esperantistiĝis en 1976 kaj sekvajare kun pluraj kunstudantoj fondis la Munkenan Esperanto-Junularon, kiu iĝis loka grupo de Germana Esperanto-Junularo. Post la studo li iĝis bankoficisto, dum pluraj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio kaj ekde pluraj jardekoj funkcias kiel estrarano, plejparte vicprezidanto, de la Esperanto-Klubo Munkeno. Interalie li estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso en 1991. Fritz Hilpert estas edziĝinta al la esperantistino Vitoria Travassos.
Fritz Hilpert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de junio 1953 en Munkeno, Germanio |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Nacieco | germano |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | bankoficisto • ekonomikisto • esperantisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | ... vidu tekste |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fritz Hilpert, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.