Freikorps, en traduko Libera korpuso (franc.: corps, „korpo, korporacio“; el la lat.: corpus, „korpo“) nomiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento militistaj kromtaĉmentoj sendepende de sia nacia deveno.
En germanlingvaj landoj oni formis unuafoje en la 18-a jarcento liberajn regimentojn el landanaj volontuloj, malamikaj transfuĝintoj, fuĝintoj el la propraj armeoj kaj krimuloj. La foje ekzote ekipitaj trupoj servis kiel infanterio kaj kavalerio, pli malofte kiel artilerio. Parte nur je rota forto, parte kun pluraj miloj da viroj, ankaŭ ekzistis miksitaj taĉmentoj resp. legioj kunmetitaj el diversaj trupospecoj. la prusa Libera Korpuso von Kleist entenis infanterion, militĉasistojn, dragonojn kaj husarojn. La francaj Volontaires de Saxe unuigis ĉevalrajdajn lancistojn kaj dragonojn.
Freikorps | ||
---|---|---|
militista unuo | ||
Libera korpuso | ||
Komenco | 1918 | |
Fino | 1923 | |
Lando(j) | Vajmara Respubliko vd | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Freikorps, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.