La Esperantista Centra Oficejo (ECO) estis oficejo subtenata ĉefe de Hippolyte Sebert, ekzistanta de 1905 ĝis 1922.
Alternativa esprimo estis Centra Oficejo Esperantista. Oni ne konfuzu ĝin kun la Centra Oficejo de UEA.
Kiam la plej agemaj esperantistoj, estroj de la movado en la diversaj landoj, renkontiĝis por la unua fojo en la kongreso de Boulogne-sur-Mer en 1905, ili multe diskutis la demandon pri ĝenerala organizo de la movado, kiu, de la komencaj paŝoj de Esperanto, priokupis doktoron L. L. Zamenhof kaj la ĉefajn varbitojn. La kongreso dividiĝis en du partiojn; unu partio deziranta fortan centrigitan organizon, alia partio deziranta minimumon da organizo por lasi plenan liberecon al ĉiuj privataj agadoj. Pro tio, la demando ne ricevis kontentigan solvon kaj la partianoj de organizo nur sukcesis krei du organismojn, kies neceseco montriĝis evidenta: Lingvan Komitaton, kies prezidanto estis Émile Boirac, kaj Organizan Komitaton (por organizi la sekvontajn kongresojn), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.
Post la 1-a Universala Kongreso Sebert deziris, ke tiuj ambaŭ komitatoj posedu societan sidejon, adreson por korespondado, arkivojn por oficeja laborado, kaj tiucele li luis du ĉambrojn en domo, kie sidis la Franca Societo de Fotografarto, kies prezidanto li estis (rue de Clichy, 51, Paris); kaj ĉar oficejo bezonas oficiston, li dungis tiucele unu el la plej malnovaj kvankam junaj francaj esperantistoj, Gabriel Chavet. Sed bezoniĝis ankaŭ mono. Doktoro Émile Javal oferis sumon de ĉirkaŭ 16.000 frankoj, Sebert alian sumon malpli grandan, kaj ambaŭ kunligiĝis per societa akto.
La Centra Oficejo ne limigis sin al rolo de simpla sekretariejo de la du komitatoj, sed iom post iom, kun la disvolviĝo kaj kresko de la movado, ĝi fariĝis centra intelekta laborejo de tiu. Jen resumo de ĝiaj diversaj agadoj:
Vole nevole, pro la cirkonstancoj, la ECO alcentrigis multajn disigitajn agadojn kaj fariĝis la centra reprezenta organismo de la tuta movado.
Post la morto de Javal, Sebert restis sola por finance subteni la oficejon; ĉar la unuaj sumoj de la komenca kapitalo estis elspezitaj, Sebert devis pagi ĉiujare sufiĉe gravajn sumojn. Dum la tuta ekzisto de la ECO, li tiamaniere elspezis pli ol ducentmil frankojn. Vidante, ke li ne povos daŭrigi eterne, kaj dezirante certigi la estontan vivon de la oficejo, Sebert provis starigi, en la esperantistaro, sufiĉan organizon por doni regulan buĝeton al la Oficejo. Sed nek la decidoj de la Kongreso de Krakow (1912), nek eĉ la kontrakto de Helsinki (1922) sukcesis alporti monon en la kason de la ECO.
Dum la unua mondmilito la adreso de la ECO servis ankaŭ al la komitato "Por Francujo per Esperanto", kiu eldonis francan militan propagandon.
Pro tio, post la milito, dum kiu la ECO restis malfermata kaj zorgata de helpsekretariino, Sebert ne povis plu daŭrigi sian valoran malavaran helpadon, kaj iom post iom la ECO ĉesis ekzisti. La ĝenerala sekretario Chavet, post la milito, ne povis dediĉi kiel antaŭe sian tutan tempon al la Oficejo. Dum kelkaj jaroj, la pordoj de la Oficejo restis malfermataj, dank' al la sindonemo de kelkaj parizaj samideanoj.
Kiam oni subskribis la Kontrakton de Helsinki (1922), oni ankoraŭ kredis pri rolo de la ECO (ekz. por la naciaj societoj kaj la kongresoj). Sed en 1924 retiriĝis Gabriel Chavet, kaj oni devis ekpensi pri novaj solvoj. La daŭrigon de la ECO oni povas vidi nun en la laboro de Robert Kreuz, kiu fariĝis dungito de ICK en 1925.
Sebert donacis la bibliotekon kaj arkivojn de la ECO al la Komerca Ĉambro de Parizo, en 1929. Parto de la libroj sekve tra tie venis al la historia biblioteko de U.F.E. en ties pariza sidejo, kie ili troviĝas nun.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Esperantista Centra Oficejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.