La distrikto Cochem-Zell situas en la norda centro de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Cochem |
Areo: | 719 km² |
Loĝantoj: | 62666 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 87 |
Aŭtokodo: | COC |
Municipokodo: | 07135 |
Komunumoj: | 92 |
Adreso de la distrikta administrejo: | Endertplatz 2 56812 Cochem |
rete: | www.cochem-zell.de Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine |
retpoŝte: | [email protected] |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
Ĝia administra sidejo estas la urbo Cochem; plia grava urbo estas Zell, kiu donis la duan parton de la distrikta nomo.
Najbaras oriente la distrikto Rhein-Hunsrück, sude la distrikto Bernkastel-Wittlich, okcidente la distrikto Vulkaneifel kaj norde la distrikto Mayen-Koblenz.
Geografie la distrikto kovras signifan parton de la valo de la rivero Mozelo. La klimato estas milda kaj bone taŭgas por vinkultivado, kaj sekve pluraj el la distriktaj urboj kun pitoreskaj historiaj urbocentro ĉe la riverobordo specialiĝis pri produktado de vino. Najbaras du arbaroricaj mezaltaj montaroj - la Eifel norde kaj la Hunsrück sude. La distrikta teritorio je 50 procentoj konsistas el arbaroj.
Distriktoj:
Ahrweiler | Altenkirchen (Westerwald) | Alzey-Worms | Bad Dürkheim | Bad Kreuznach | Bernkastel-Wittlich | Birkenfeld | Cochem-Zell | Donnersberg | distrikto Bitburg-Prüm | Germersheim | Kaiserslautern | Kusel | Mainz-Bingen | Mayen-Koblenz | Neuwied | Rhein-Hunsrück | Rhein-Lahn | Rhein-Pfalz (apudrejna Palatinato) | Südliche Weinstraße (suda vinvojo) | Südwestpfalz (sudokcidenta Palatinato) | Trier-Saarburg | Vulkaneifel | Westerwald
Eksterdistriktaj urboj:
Frankenthal (Palatinato) | Kaiserslautern | Koblenz | Landau in der Pfalz | Ludwigshafen am Rhein | Mainz | Neustadt an der Weinstraße | Pirmasens | Speyer | Trier | Worms | Zweibrücken
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto Cochem-Zell, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.