La distrikto Berchtesgadener Land (germane: Landkreis) situas en la sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio.
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Supra Bavario |
administra sidejo: | Bad Reichenhall |
areo: | 839 km² |
loĝantoj: | 107 667 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | BGL |
Municipokodo: | 09172 |
Komunumoj: | 15 |
Administreja adreso: | Salzburger Straße 64 83435 Bad Reichenhall |
Retejo: | www.lra-bgl.de |
Situo ene de Bavario | |
La urbo Bad Reichenhall estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 840 km² fine de decembro 2022 loĝis 107 667 homoj; do meznombre 119 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Berchtesgadener Land estas signita per 11.
Norde kaj nordokcidente najbaras la distrikto Traunstein, oriente, sude kaj sudokcidente limas la aŭstra federacia lando Salzburg.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto Berchtesgadener Land, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.