CQD (de la angla Come Quickly Distress = Venu rapide, krizo), en Morsa kodo: ―‧―‧ ― ―‧― ―‧‧ estis la unua alarmsignalo por telegrafia komunikado.
Ĝi estis kreita la 7-an de januaro 1904 per la "Cirkulero 57a" de la Marconi International Marine Communication Company, kaj komence uzata la 1-an de februaro de la sama jaro.
Anglalingve, la literoj CQ, sonas kiel la frazo seek you ([ci kju]) = serĉas vin, kaj estas ĉiam nuntempe uzata de la radio-amatoroj por iniciati komunikon. La literon D oni aldonas por signifi "danĝero" aŭ "krizo".
Kvankam tutmonde uzata, CQD estis neniam elektita kiel internacia normo. Dum la dua Internacia Kunveno pri Radiotelegrafio (Berlino, 1906), la germana alarmsignalo: ‧‧‧ ― ― ― ‧‧‧ (konata kiel SOS) estos adoptita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article CQD, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.