Bohemia Siberio estas markigo por regiono en Mezbohemia regiono, sur dislimejo kun Sudbohemia regiono, inter Miličín kaj Votice.
Oni diras tiel al montarĉeno de monto Čeřenská hora (664 m), tra Větrov (676 m), Mezivrata (713 m) al Kalvárie (698 m) kaj Šibeník (656 m) ĉe Miličín. Laŭ geomorfologia membrigo de Ĉeĥio tiu ĉi regiono estas konsisito de Miličínská vrchovina.
Kiel aŭtoro de la nomo estas konsiderata ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto Jan Herben. Tiu uzis la nomon en la jaro 1907. En felietono Herben priskribas siajn spertojn, kiam li kun pentristo Antonín Slavíček ekiris el antaŭprintempa Prago por kontroli someran sidejon de Herben kaj en Hostišov atendis ilin neĝblovaĵoj, frostiga vento kaj neĝoŝtormo.
La limigo de Bohemia Siberio estas proporcie nedifina. Kiel ĝia kerno estas konsiderataj la jenaj municipoj: Votice, Jankov, Ratměřice, Neustupov, Smilkov kaj Miličín. En pli vasta koncipo estadas al Bohemia Siberio vicigataj municipoj ĉirkaŭ Blaník (Zvěstov, Libouň, Louňovice pod Blaníkem, Načeradec, Pravonín), ĉirkaŭaĵo de urbo Sedlec-Prčice kaj iam ankaŭ Mladá Vožice.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bohemia Siberio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.