La rivero Blyde (prononco , afrikanse Blyderivier, angle Blyde river), ankaŭ nomata Glad River, Motlatse River aŭ Umdhlazi River estas rivero en la provincoj Mpumalanga kaj Limpopo de Sud-Afriko.
Ĝi komence iras norden krutaj valoj kaj ĉirkaŭaĵoj de la montaro Drakensbergo de la provinco Mpumalanga, antaŭ ol ĝi eniras en la ebenaĵon Veld de la provinco Limpopo. Siajn fontajn originojn la rivero havas en alteco de ĉirkaŭ 2000 metroj super la marnivelo en la konservejo Hartebeesvlakte, norde de la pasejo Long Tom.
Blyde (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Sud-Afriko |
Regionoj | Mpumalanga |
La vorto Blyde signifas "gaja", "ĝoja" aŭ "feliĉa" en la afrikansa. La rivero ricevis tiun nomon en 1844 kiam la esploristo Andries Hendrik Potgieter kaj aliaj revenis sekure de la golfo de Maputo al la resto de la akompanaj esploristoj kiuj ilin estis konsiderintaj mortintoj. La nomo Motlatse supozeble pli malnovas ol la nomo Blyde, kaj signifas "riveron, kiu estas ĉiam plena" en la dialekto de SePulana de la peda lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blyde (rivero), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.