Blekinge (latine Blechingia; esperante: Blekingo) estas historia provinco (svede landskap) en la pleja sudo de Svedio.
Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland, oriente de la same suda provinco Skanio (Skåne), kaj estas parto de la regiono Skåneland. La provinco havas 150 000 loĝantojn kaj areon de 2 941 km².
Blekinge | |||
---|---|---|---|
Historia provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Historiaj provincoj de Svedio [+] | |||
Lando | Svedio | ||
Ĉefurbo | Karlskrona | ||
- koordinatoj | , 15° 20′ 0″ O 56.33333333333315.33333333333356° 20′ 0″ N, 15° 20′ 0″ O | ||
Plej alta punkto | Q1679348 [+] | ||
Areo | 2 900 km² (290 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 159 056 [+] (31-a de decembro 2020) | ||
Denseco | 54,85 loĝ./km² [+] [+] | ||
Blekinge | |||
Vikimedia Komunejo: Blekinge [+] | |||
Blekinge dum pluraj jarcentoj apartenis al Danio (ĝis 1658). Ĝia dialekto (difinebla kiel sud-sveda aŭ orient-dana, laŭplaĉe) respegulas kaj la antaŭan danecon, kaj la nunan svedecon.
Fama verkisto el Blekinge estas Harry Martinson.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blekinge, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.