Pentraĵo Batalo De Grunwald: Pentraĵo de Jan Matejko

Batalo de Grunwald estas olea pentraĵo de Jan Matejko pentrita en la jaroj 1875–1878, en 1878 eksponita en palaco de Wielopolski-familio en Krakovo, de 1902 en kolekto de Towarzystwo Zachęty Sztuk Pięknych, donaco de la socio de Kongresa Pollando; ekde 1945 en kolekto de Nacia Muzeo en Varsovio, en la jaroj 1976–1982 deponita en la kastela muzeo en Malbork.

Pentraĵo Batalo De Grunwald: Priskribo de la pentraĵo, Historio de la bildo, Bibliografio
Batalo de Grunwald

Priskribo de la pentraĵo

Inter prezentita sur la bildo amaso da batalantoj oni distingis plurajn historiajn personojn de ambaŭ flankoj de la batalo. La pentraĵo simbole prezentas la batalon en la momento, kiam oni ankoraŭ akre batalas, sed la venko senteblas ĉe la pola-litova flanko.

Mezo de la bildo

En la centro de la bildo troviĝas grandduko de Litovio Vytautas, sen kiraso kaj kasko, vestita ruĝe kun mitro surkape. En disetenditaj kaj levitaj manoj levas glavon kaj ŝildon en la gesto de triumfo.

En aliaj partoj de la bildo estas Ulrich von Jungingen, Jan Žižka kaj aliaj kavaliroj.

Historio de la bildo

Septembre 1939 pro alproksimiĝo al Varsovio de Wehrmacht oni decidis evakui la bildon, kiu estis transportita direkte al Lublin kaj kaŝita en unu el apudaj vilaĝoj. Post malvenko de Pollando ministro de propagando en Nazia Germanio Joseph Goebbels proponis premion de 2 000 000 germanaj markoj kontraŭ la pentraĵo aŭ informo pri ĝi. Komence funkciuloj de Gestapo provis subaĉetadon kaj poste minacadon rilate al suspektita laboranto de muzeo en Lublin. Fine, post falsa informo en pola radio en Londono pri alveno de la pentraĵo al Britio ili ĉesis vastan agadon por retrovi la bildon.

Bibliografio

  • Jan Kopczewski, Mateusz Siuchniński: Grunwald. 550 lat chwały (Grunwald. 550 jaroj da gloro), PZWS, Warszawa 1960
  • Mieczysław Porębski, "Jana Matejki Bitwa pod Grunwaldem" (Batalo de Grunwald de Jan Matejko), PIW, Warszawa 1953.
  • Sroczyńska, "Bitwa pod Grunwaldem Matejki" (Batalo de Grunwald de Matejko), KAW, serio ABC de Arto, Warszawa 1976.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Pentraĵo Batalo De Grunwald Priskribo de la pentraĵoPentraĵo Batalo De Grunwald Historio de la bildoPentraĵo Batalo De Grunwald BibliografioPentraĵo Batalo De Grunwald Vidu ankaŭPentraĵo Batalo De Grunwald Eksteraj ligilojPentraĵo Batalo De GrunwaldDeponoJan MatejkoKasteloKolektadoKongresa PollandoKrakovoMalborkNacia Muzeo en VarsovioOleo-pentradoPalacoPentroarto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Azia marabuoSvedioAtmosferoProgramlingvoMoskvoPrezoMajoEdge of TomorrowRevolucioj de 1989ĜamŝoroAnarkioBeverly Hills ChihuahuaVoĉdonadoWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)Free Press UnlimitedPaul GubbinsBrita imperioKlano Armstrong1962Sophie de Choiseul-GouffierSeksa revolucioĈilioJKomuna norma datumaroKartvelioSaturno (planedo)Monda heredaĵo de Unesko2022Miyoshi Etsuo2010-aj jarojJuan Antonio VillacañasJohn Millington Synge(11722) 1998 HR115NoaSega SaturnFret SNCFMarsejloInternacia Parko la AmistadWayback MachineKresta akcipitragloPlayStation 2Rheinische PostAlcázarVestoŜakoDeng XiaopingISO 8601NajacPetr SepéšiLudkartoPakistanoUnuiĝintaj NaciojViolonoTeroOe KenzaburoSatanoNacia parko Ĵemajtio19-a jarcentoOne Hundred and One DalmatiansAŭstralioBrunaFrankfurta SkoloDikaryaZRomoViborga golfoBaigneux-les-JuifsMasturbadoKern.punkto🡆 More